Kostenlos

Robinsono Kruso

Text
iOSAndroidWindows Phone
Wohin soll der Link zur App geschickt werden?
Schließen Sie dieses Fenster erst, wenn Sie den Code auf Ihrem Mobilgerät eingegeben haben
Erneut versuchenLink gesendet

Auf Wunsch des Urheberrechtsinhabers steht dieses Buch nicht als Datei zum Download zur Verfügung.

Sie können es jedoch in unseren mobilen Anwendungen (auch ohne Verbindung zum Internet) und online auf der LitRes-Website lesen.

Als gelesen kennzeichnen
Schriftart:Kleiner AaGrößer Aa

Parto V

Mi nun estis reĝo super tri viroj, kiel ankaŭ mastro de la insulo, ja! mi fiere povis diri, “Ili ŝuldas al sia reĝo sian vivon, kaj ĝin oferus por mi, se mi ilin ordonus tion fari.” Sed mi ne antaŭvidis, ke mia regado tiel baldaŭ finiĝos. Nun ni devas doni iom da nutraĵo al Karlo kaj Jafo, tial ni buĉis kaj rostis kapridon, kaj ĉirkaŭ ĝi ni kvar poste sidiĝis, kaj mi laŭeble feliĉigis ilin.

Post kelke da tagoj Karlo tute fortiĝis, kaj mi ordonis lin, ke li fosu iom da tero por semejo, ĉar estis certe, ke por nutrigi du buŝojn plu, ni nun bezonos plimulte da greno. Tial ni dissemis en la semejon la tutan provizon da greno, kiun ni havas, kaj kelkatempe ni kvar havas da laborado tiom, kiom ni povas fari. Kreskiĝinte la greno maturiĝis, kaj ni eltrovis, ke ni havas sufiĉon.

Mi projektis, ke Karlo kaj Jafo reveturu al la kontinento por allogi kelkajn el la blankaj homoj, ĵetitaj sur tiean bordon, por ke ili loĝiĝu kaj vivu inter ni; tial ili pretigis la boaton, kaj kunprenis du pafilojn, kaj nutraĵon ĝisdektage. Mi ordonis, ke ili revenu post semajno, kaj alproksimiĝante, elpendigu signon por ke ni sciiĝu, kiuj alvenas.

Unu tagon Vendredo ĝojege alkuris al mi kaj diris, “Ili veni returne! Ili veni returne!” Mejlon de la bordo vidiĝis velboato veturanta alteren, sed mi sciis, ke tiu ĝi ne povas esti, ĉar la boato estas aliflanke de la insulo. Mi ankaŭ vidis tra mia vidilo ŝipon malproksimen enmare. Troviĝis dekdu viroj boate; tri ĉenligitaj, kaj kvar havas pafarmilojn.

Baldaŭ mi vidis, ke unu el la viroj levis sian glavon antaŭ la ĉenligitaj viroj, kaj mi sentis ke ĉio ne estas ĝusta. Poste mi vidis ke tri viroj antaŭe ligitaj estas senligitaj; kaj surteriĝinte, ili kuŝiĝis en la ombron arban. Baldaŭ mi estis ĉe ilia flanko, ĉar ilia malĝoja kaj ĉagreniĝa vidiĝo min memorigis pri la unuaj horoj, kiujn mi travivis ĉe tie-ĉi kie ĉio envolviĝis en malgajo.

Mi aliris al tiuj-ĉi viroj kaj diris:

“Kiuj vi estas, sinjoroj?”

Ili ektimis pro mia voĉo kaj stranga vestaĵo, kaj ekmovis kvazaŭ ili volus forkuri de mi. Mi diris, “Ne timi min, ĉar eble amiko estas apude, kvankam vi ne tion pensas.” “Tiuokaze li certe estas sendita el la ĉielo,” diris unu el ili gravmiene, kaj samtempe demetas la ĉapon antaŭ mi. “Ĉia helpo venas de ĉielo, sinjoro,” mi diris. “Sed kion mi povas fari, por vin helpi? Vi vidiĝas kvazaŭ vi havas ŝarĝon da plenkaŭzo enbruste. Mi vidis, antaŭe, ke unu el la viroj levis sian glavon, kvazaŭ li intencas mortigi vin.”

La larmoj fluis malsupren la vizaĝo de la malfeliĉulo dum li diras, “Ĉu tiu-ĉi estas dio aŭ homo?” “Ne dubu pri tio, sinjoro,” mi respondis, “Ĉar Dio ne venus en laŭa vestaĵo. Ne, ne timu – nek troaltigu viajn esperojn; ĉar vi vidas nur homon; tamen, unu kiu laŭeble faros ĉion, por helpi vin. Via parolado montras, ke ni estas samlandanoj. Sciigu al mi tion, kio okazis al vi.”

“Nia afero, sinjoro, estas trolonga por ĝin diri al vi, dum tiuj, kiuj volis mortigi nin, restas tiel proksime. Mia nomo estas Paŭlo. Iomvorte, sinjoro, mia ŝipanaro elĵetis min el mia ŝipo, kiun vi tie vidas, kaj min lasis tie-ĉi por morti. Mi povis apenaŭ farigi ilin, ke ili englavingu siajn glavojn jam eltiritajn por min mortigi. Ili elmetis min kun la du jenaj viroj, mia amiko, kaj la ŝipoficiro.”

“Kien ili iris?” mi demandis.

“Tien, en la arbaĵeton apudan. Mi timas, ke ili min ekvidis kaj aŭdis; tiuokaze mortigos nin.”

“Ĉu ili havas pafarmilojn?”

“Ili havas kvar pafilojn; unu, en la boato nun.”

“Nu, lasu al mi ĉion fari!”

“Estas du viroj pli malbonaj ol la ceteraj” li diris. “Krom tiujn, la aliaj reveturigis la ŝipon.”

Mi juĝis, ke estus plej bone, se mi regparolus al Paŭlo, kaj mi diris,

“Se mi savos vian vivon regiĝos du aferoj, kiujn vi devas plenumi.”

Sed li legis miajn pensojn, kaj rediris, “Savinte mian vivon, faru laŭvole pri mi kaj mia ŝipo, kaj veturigu ĝin, kien vi plaĉos.”

Mi konkludis, ke la du boatgardoj estis surtere, tial tuj ordonis Vendredon, ke li alportu la remilojn, la velojn, kaj la pafilojn. Nun la ŝipo estis kvazaŭ en miajn manojn. Kiam la viroj revenis al la boato, ili koleregiĝis, ĉar la boato nun nek havas velon nek remilojn, kaj ili ne sciis kiamaniere atingi la ŝipon.

Mi aŭdis ilin interparoli, ke tiu-ĉi estas stranga insulo, ke koboldoj venis al la boato kaj forprenis la velojn kaj remilojn. Mi povis vidi, ke kolerege ili kuris tien-reen; jen sidiĝis boate, jen reiris surteron.

Kiam ili aproksimiĝis, Paŭlo kaj Vendredo deziris ke mi tuj ataku ilin. Sed mi deziris indulgi ilin, kaj mortigi malmultajn laŭeble. Mi ordonis ke du viroj, laŭteren rampu manepiede, por ke oni ilin ne vidu; kaj, alproksimiĝinte ilin, ne pafu ĝis mi ĝin ordonos.

Baldaŭ tri el la ŝipanaro alproksimiĝis. Ĝistiam mi nur aŭdis iliajn voĉojn; sed, alproksimiĝinte, ke mi ilin povis vidi, Paŭlo kaj Vendredo leviĝis kaj pafis. Du viroj falis mortpafitaj, la du plej malbonaj el la ŝipanaro, kaj la tria forkuris. Je la pafilbruo, mi alkuris, sed estis tiel malluma, ke la viroj ne povis eltrovi, ĉu ni estas tri aŭ tri dudekoj.

Okazis, kiel mi deziris, ĉar mi aŭdis ke la viroj demandis: “Al kiuj ni devas kapitulaci, kaj kie ili estas?” Vendredo respondis, ke Paŭlo estas kun la reĝo de la insulo, kiu havis viraregon. Pri tio, unu el la ŝipanaro diris, “Se Paŭlo indulgos niajn vivojn, ni kapitulacos.” “Tiuokaze” Vendredo daŭrigis, “vi sciiĝos la reĝan volon.” Tuj Paŭlo parolis al ili: “Vi konas mian voĉon; se vi demetos viajn armilojn, la reĝo indulgos viajn vivojn.”

Ili nun ĵetis sin sur la genuojn por indulgigi la vivon. Mi zorgis, ke ili ne vidu min, kaj promesis al ili, ke ili vivos, sed ke mi elektos kvar el ili por veturigi la ŝipon, kaj ke la ceteraj estos firme ligitaj por certigi la fidelecon de la kvaro. Tiel mi montris al ili, kia severega reĝo mi estas.

Kompreneble, mi baldaŭ liberigis ilin, kaj instruis ilin por anstataŭi min sur la insulo. Mi diris al ili pri ĉiuj miaj vivmanieroj, instruis ilin kiel zorgi pri la kaproj, prilabori la farmon, kaj fari panon. Mi donis al ili domon, pafarmilojn, laborilojn, la du katojn; fakte, ĉion escepte Polo kaj mia oro.

Kiam mi sidis sur la supro monteta, Paŭlo alproksimiĝas. Li etendis la manon por elmontri la ŝipon, kaj kun kortuŝeco ĉirkaŭprenis min, kaj diris: “Mia kara amiko, jen via ŝipo! ĝi tute estas la via, kaj ĉio kio estas en ĝi.”

Mi okulrigardis la ŝipon, kiu restis duonmejlon de la terbordo ĉe la enfluejo rivereta, kaj apud la loko, kie mi surterigis mian floson. Ja, tie ĝi kuŝas, la ŝipo, kiu estas liberigonta min kaj alportos min, kien mi elektos aliri. Ĝi havas la velojn laŭvente, kaj la flagoj balancis siajn gajajn strekojn en la venteto. Tia vidaĵo ĝojvenkis min, kaj mi svenfalis. Tiam Paŭlo elprenis boteleton, kaj donis al mi trinkon, sed longtempe mi ne povis paroli.

Tiam Vendredo kaj Paŭlo surŝipiĝis, kaj Paŭlo rekomandis la ŝipanaron. Ni ne ekveturis tiunokte; sed morgaŭtagmeze mi forlasis la insulon – tian dezertan insulon, kie mi pasigis tian grandparton de mia vivo – netute trioble dek longajn jarojn.

Reveninte al mia kara naskiĝlando, ĉio ŝajnis al mi stranga kaj nova. Mi iris al mia antaŭa hejmo en Jorko, sed tie ne troviĝis iuj el miaj parencoj, kaj malĝoje mi eltrovis sur iliaj tombŝtonaj la malĝojan sciigon pri ilia sorto.

Pensante kompreneble, ke mi jam mortiĝis, ili testamentis al mi nek siajn riĉaĵon nek bienon, tial mi tre bezonis ian enspezon, ĉar mi kunprenis nur malmulte da mono kun mi de la insulo. Jen malriĉeco, mi havis la bonŝancon renkonti mian bonamikon, kiu iam enprenis min en sian ŝipon. Li nun trograndaĝis por labori, kaj lia filo nun estris la ŝipon. Li unue ne rekonis min, sed baldaŭ rememoriĝis pri mi post kiam mi diris al li, kiu mi estas. Mi eltrovis de li, ke la bieno, kiun mi aĉetis survoje insulon, nun estas multevalora.

Ĉar ĝi estis malproksime, mi ne ŝatis iri tien kaj loĝi tie, tial mi decidis ĝin vendi, kaj post kelke da monatoj mi ricevis por ĝi tiel multe da mono, ke mi subite fariĝis riĉulo.

Semajnoj, monatoj, kaj jaroj pasiĝis. Mi havas bienon, edzinon kaj du filojn, kaj mi neniel estas juna; sed mi ne povis forigi fortan deziron, loĝante en miaj pensoj tage kaj en miaj sonĝoj nokte; ke mi ankoraŭ unufoje vizitu mian karan insulon.

Mi nun ne plu devas laboradi por nutraĵo aŭ por vivtenado; ĉio, kion mi devas fari, jene: instrui miajn filojn kiel saĝiĝi kaj boniĝi, kaj mem vivi komforte kaj observi kiel mia riĉaĵo pligrandiĝas tagon post tago. Tamen, la dezirego reiri al miaj terdometoj envolvis min laŭnube kaj mi ne povis ĝin forpeli de mi; tiel vere estas: “Kiu ajn en osto ennaskiĝis, ne el karno eliriĝis.”

Fine mortiĝis mia edzino, kio estis frapego, kaj mia hejmo nun estas tiel malgaja, ke mi decidis ree ekiri surmaron; kaj, kun Vendredo vojaĝi al tiu dezerta insulo, kie loĝas miajn esperojn tutajn.

Mi kunprenis provizon, ilojn, vestaĵojn, kaj similaĵojn laŭspace, ankaŭ lertmetiistojn por loĝi sur la insulo. Ekveturante, ni havis favoran venton, sed ununokte, la ŝipoficiro min sciis, ke li observis fulmon kaj aŭdis pafegon. Je tio, ĉiuj kuris al la ferdeko, de kie ni vidas grandan lumon, kaj, ĉar ne estas tero en tiu direkto, ni sciis ke ŝipo certe brulas surmare iomproksime, ĉar ni aŭdis pafbruon.

La vento ankoraŭ estis favora, tial ni veturis al la proksimeco, kie la lumo vidiĝis, kaj post duonhoro, klariĝis al ni, ke marmeze brulas ŝipo granda. Mi ordonis ke oni pafu kvin pafojn, kaj poste ni atendis la ektagiĝon. Sed noktmeze la ŝipo eksplodis, la flamoj forŝutis, kaj la ŝiprestaĵo subakviĝis. Ni elpendigis lanternojn kaj daŭrigis la pafadon tutanokte por sciigi ke iu helpos ilin.

Je la oka horo morgaŭtagmeze, ni eltrovis per vidilo ke du el la ŝipboatoj, plenaj de viroj, restas enmare. Nun vidis nin la viroj enboataj, kaj penis laŭeble, ke ni vidu ilin, kaj duonhore, ni atingis ilin.

 

Nepriskribebla, la sceno, kiu okazis, kiam la malfeliĉaj Francoj (tiaj do ili estis) atingis ŝipbordon. Pri malĝojoj kaj timoj, ĉio tuj priskribiĝis – sopiroj, ekĝemoj kaj larmoj fariĝas la tutaĵo ilia, sed tia ĝojkaŭzo vere estis tromulte por homoj malfortaj.

Kelkaj ĝojkriegis kvazaŭ ili krevu la ĉielon, aliaj ploregis kaj tordis la manojn kvazaŭ en la profundegaĵo de malĝojo, kelkaj dancadis, ridadis, kantadis, sed ne malmultaj estis mutaj, malsanaj, malfortaj, svenantaj, aŭ duonfrenezaj, kaj vidiĝis du aŭ tri, kiu dankis Dion.

Inter la stranga grupo troviĝis juna Franca pretro, kiu penis laŭeble kvietigi ilin, kaj mi observis ke li alproksimiĝas al kelkaj el la ŝipanaro, kaj diris al ili: “Kial vi kriegas, kaj elŝiras la harojn, kaj tordas la manojn, miaj kunuloj? Via ĝojo estu kora kaj plena, esprimu ĝin liberege, kaj ĉesigu tiujn-ĉi falsgestojn; levu la manojn laŭdante; laŭtiĝu via voĉo ne kriegante sed dankhimnante al Dio, kiu vin helpis el tia granda danĝero, ĉar tion fari aldonos pacon al via ĝojo.”

Morgaŭan tagon ĉio troviĝis normala, tial mi dividis kun ili mian provizon, kaj ilin surbordigis sur renkonitan ŝipon, survoje al Francujo, ĉiujn, krom kvin, kun la pretro, deziris kunigi sin kun mi.

Sed ni nelongtempe veturis, kiam ni renkontis ŝipon ventegpelitan enmaron, la mastoj perditaj, kaj ol ĉio pli malbone, ĝia ŝipanaro ne havis uncon da viando nek pano dum dek tagoj. Mi donis al ĉiu iom da nutraĵo, kiun ili manĝis kvazaŭ lupoj, sed timante ke trosato kaŭzus la morton, mi haltigis ilin.

Troviĝis en la ŝipo junulo kaj junulino, pri kiuj la ŝipoficiro juĝis, ke ili jam mortiĝis, kaj li ne havis la korforton por iri al ili. Mi eltrovis, ke ili malfortiĝis pro malsato, kaj estas kvazaŭ en la makzeloj de la morto; sed post iom da tempo ili ambaŭ resaniĝis, kaj, ĉar ili ne deziris reiri al ilia ŝipo, mi kunprenis ilin. Tial mi jam havis surŝipe ok pli ol tiam, kiam mi ekveturis.

Post tri monatoj de mia hejmforlaso, mi ekvidis mian insulon, kaj bone alterigis la ŝipon flanke de la rivereto, apud mia antaŭa domo.

Irante al Vendredo, mi demandas, ĉu li scias, kie ni nun troviĝas. Li ĉirkaŭrigardegis, kaj baldaŭ, kunefrapante la manojn, diris: “Ha, jes! Ha, tie! Ha, jes, ha, tie!” Baldaŭ li ekdancis tiaĝojege, ke mi lin apenaŭ povis deteni sur la ferdeko. “Nu, kion vi pensas, Vendredo,” mi diris, “ĉu ni tie-ĉi trovos ilin, kiujn ni lasis?”

Tutmute li staris tempeton, sed kiam mi parolis pri maljuna Jafo (kies filo Vendredo estas) la larmoj fluis malsupren lian vizaĝon, kaj lia koro malĝojiĝis.

“Ne, ne,” li diris, “Ne plu, ne, ne plu.”

“Kial vi tion scias?” mi demandis, sed li skuis la kapon, dirante,

“Ho, ne, ho, ne, li morti longe, li grandaĝa viro.”

Ĵus tiam liaj akraj okuloj ekvidis kelke da homoj ĉe la supro monteta, kaj li diris, “Mi vidi virojn, tie, tie, tie!”

Mi ne povis vidi signon pri ili, sed ordonis pafi tri pafojn por anonci, ke ni estas amikoj, kaj ni baldaŭ ekvidis fumon suprenirantan ĉe la flanko rivereta. Tiam mi ordigis la boaton, levis pacflagon, kaj surteriĝis kun Vendredo, la franca pretro kaj kelkaj el la ŝipanaro. Ni ĉiuj havis armilojn, ĉar ni ne sciis ĉu troviĝus malamikoj sur la insulo, sed poste eltrovis, ke singardemo ne estas necesa. La unua viro, kiun mi ekvidis ĉe la rivereto, estis mia malnova amiko, Karlo de Hispanujo, kiun antaŭe, mi prenis el la manoj de la ruĝaj homoj.

Mi komandis al ĉiuj boate, ke ili ne surteriĝu, sed Vendredon mi ne povis deteni, ĉar li ekvidis maljunan Jafon. Ni staris rigardante lin, kiel li kvazaŭ flugas al la maljunulo laŭsage, kaj ĉirkaŭprenas lin, karesis kaj sidigas lin en la ombron; poste, li forstaras spaceton por rigardi lin tutanime en okuloj, simile al oni rigardas artverkon. Tiam, mano en mano li kondukas lin tien kaj reen laŭ la marbordo, iafoje venante al la boato por alporti al li kukon aŭ trinketon da rumo; poste, li residigis lin sur la teron, dancadis ĉirkaŭ li, dume dirante al li strangajn rakontojn pri ĉio, kion li vidis de kiam li kaj maljuna Jafo laste kunestis.

Karlo kaj liaj amikoj portis pacflagon laŭ la mia, kaj unue, Karlo ne eltrovis kiu mi estas; sed, kiam mi parolis kun li lialingve, li suprenĵetegis la brakojn, kaj diris, ke li hontas ne rekonante la vizaĝon de la viro, kiu foje venis por savi lin. Li kore premis mian manon, kaj poste kondukis mi al mia antaŭa domo, kiun li nun transdonis al mi.

Mi ne eltrovus la lokon pli malfacile se mi neniam loĝus tie: la arboj estis tiel multaj kaj densaj, ke neniu povis atingi la domon alie ol laŭ tiaj kaŝitaj vojetoj, kiujn povis eltrovi nur tiuj, kiuj ilin faris. “Kial vi konstruis tian fortikan palisaron ĉirkaŭ vi?” mi demandis; sed Karlo respondis, ke mi mem konsideros ke estas necese tion fari, certe post kiam mi aŭdas pri ĉio kio okazis.

Tiam li venigis la antaŭajn ŝipanojn de la ŝipo de Paŭlo, sed mi ne povis diveni, kiuj ili estas, ĝis Karlo diris, “Jen, sinjoro, estas kelkaj el la viroj, kiuj ŝuldas al vi al vivon.”

Tiam, ili vice venis al mi, ne kvazaŭ antaŭe, malĝentila ŝipanaro, sed simile al altranguloj, kiuj estas kisontaj la manon de sia reĝo.

La unua afero por mi estis aŭdi pri ĉio kio okazis sur la insulo de kiam mi ĝin lasis.

Taŭgas, ke mi jen paŭzu mian rakonton por diri ke kiam mi estis lastfoje sur la insulo, mi elsendis Karlon kaj Jafon al la kontinento por allogi kelkajn el la amikoj de Karlo, kiuj ĵetiĝis tien sur la marbordon survoje de Hispanujo. Kompreneble mi tiam neatentis, ke ŝipo troviĝas tiel proksime por alporti min al mia naskiĝlando. Tial, reveninte al la insulo, Karlo kaj Jafo trovis, ke mi jam foriris, kaj anstataŭ ol mi, jen troviĝis kvin fremduloj.

Tiuj-ĉi kvin viroj estis parto da ŝipanoj, kiuj elĵetis Paŭlo el lia ŝipo. Du el ili, kies nomoj estas Samo kaj Jo, ne estis tiaj malbonuloj kiel siaj kunuloj, kiuj estis bando da friponegoj, kies ĉefo estis nomita Vilhelmo. Forirante de la insulo en la ŝipo de Paŭlo, mi kunprenis Samon kaj Jon surŝipe, sed ĵus kiam mi estis ekveturonta, ili eniris unu el la boatoj de la ŝipo, kaj reveturis al la insulo por kuniĝi kun siaj tri amikoj.

Mi nun estas rakontonta, precize laŭ mi ĝin aŭdis de Karlo, ĉion, kio okazis sur la insulo de kiam mi ĝin forlasis. Vidante, ke siaj du kunuloj revenis por kuniĝi kun ili, Vilhelmo kaj liaj anoj bojkotis ilin, nek permesis al ili loĝi kun ili nek partopreni en la nutraĵo. Tial Samo kaj Jo devis vivi laŭeble por si mem per severa laborado, kaj ili domiĝis flanke de la insulo, kie ili konstruis kabanon kaj budon, kaj elfaris farmon.

Por ke mi estu justa al Vilhelmo mi ĉi-tie devas diri, ke, kvankam li estis malbonulo, li faris du bonfaraĵojn, kiam Karlo kaj liaj amikoj revenis al la insulo: li donis al ili nutraĵon por manĝi, kaj li metis en la manojn de Karlo mian letereton, kiel ankaŭ longan rulpaperon, sur kiun mi jam elskribis, kiamaniere ili povos baki panon, zorgi pri la kaproj, dissemi la grenon, sekigi la vinberojn, kaj fari potojn kaj argilvazojn, laŭ mi faris.

Dum iom da tempo Karlo kaj lia anaro prosperis en mia antaŭa hejmo: ili havis la uzon de ambaŭ domo kaj kaverno, kaj en-el-iris laŭvole.

Karlo kaj Jafo faris la laboron, sed pri Vilhelmo kaj liaj anoj, ili nenion faris esceptinte mortpafi birdojn ĉe la marbordo. Nokte reveninte hejmon, ili sendankeme manĝis de ĉia bonmanĝaĵo en la domo, plie agis laŭ la hundo en la stalo de la bovo: ne dezirante manĝi, ili ne permesis la ceterajn manĝi. Ne decus paroli pri tiaj aferetoj, sed pro ili fine okazis disputego kun la ceteraj, kaj ilia malamo tiom kreskis, ke karno kaj sango ne pli longe povis tion elporti.

Reveninte de la kontinento, Karlo – kiun mi nun nomos “ĉefo” ĉar li ĉefis la ceterajn – volas permesi, ke la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo loĝu en la domo, kiel bonamikoj; sed, la tri friponoj ne volis aŭdi pri tio; tial la ĉefo donis al Samo kaj Jo grenon por dissemi, kaj iom da pizoj, kiun mi antaŭe lasis sur la insulo; ili baldaŭ lernis fosi, kaj planti, kaj fari plektbarilojn ĉirkaŭ la kampo, laŭ tiu, kiun mi priskribis por ili; kaj, vivi virte.

Tion observante, la tri malbonuloj estis ĵaluzaj; ektedis kaj ekenuis ilin; dirante, ke la insulo al si mem apartenas; kaj neniu, ne pagante luprezon, havas rajton starigi konstruaĵojn sur ĝi. Samo kaj Jo unue pensis, ke tio estas ŝerco; kaj diris, “Venu, sidiĝu, kaj rigardu, kiajn belajn domojn ni konstruis; kaj diru al ni, kiom da luspezoj vi deziras, ke ni pagu, kaj en kia monspeco vi preferas ĝin ricevi.”

Sed Vilhelmo baldaŭ klare montris, ke ili ne ŝercas; ĉar, li ekbruligis torĉon, kaj ĝin almetis al la domtegmento, kaj ĝin bruligus, se Jo ne tuj surmetus sian piedon sur la torĉon kaj estingus ĝin. Tio, tiom furiozigis Vilhelmon, ke li lin atakis per stango, kiun li tenas en la mano, kaj nun okazis kruelega batalado, kiu finiĝis tiamaniere, ke la tri friponoj forkuregis. Sed tempete, ili revenis kaj piedpremis la grenon, kaj mortpafis la kapridojn.

Fine la malamo de Vilhelmo kaj liaj anoj tiom pligrandiĝis, ke ununokte, ili ekiris kun pafarmiloj por mortigi Samon kaj Jon dumdorme. Sed veninte al iliaj kabanoj, ili neniun trovis; kaj Vilhelmo diris, “Ha! jen la nesto, sed la ‘birdoj’ forflugis!” Tiam ili disrompis ĉion kion ajn ili povis ruinigi, ne lasante bastonon, nek signon por montri kie la kabanoj antaŭe staris; kaj ili elradikis ĉiujn arbetojn, kaj disĵetis ilin renverse.

Aŭdante pri la friponaĵojn, la sango de Karlo kaj liaj anoj ekbolis; sed ĉio, kion Vilhelmo diris, estas, “Al vi sinjoroj ‘Aĉuloj’ de Hispanujo, ni faros tiel same, se vi ne ŝanĝos viajn manierojn.” Tiam Karlo deprenis iliajn pafilojn kaj tranĉilojn, kaj ordonis, ke ili estu ĉenligataj. Sentante tian pikan venĝon, la tri friponoj baldaŭ malvarmetiĝis, kaj deziregis paciĝon, kaj rericevi siajn armilojn, kaj liberiĝi. La ĉefo diris al ili ke li iutempe liberigos ilin; sed ke li ilin ne domigos, kaj ke li ne redonos la pafilojn antaŭ ol tri aŭ kvar monatoj.

Fine, ili petegis ke Karlo kaj liaj anoj ilin reenmetu, kaj donu al ili panon por manĝi, ĉar ili ne havis alie ol ovaj nutraĵon ĝisnune. Sed la ĉefo diris, ke li neniom cedos ĝis poste ili ĵuros rekonstrui la kabanojn detruitajn. Tiam ili alĵuris.

Unu tagon Vilhelmo kaj liaj du kamaradoj kaprice iris al la kontinento por kapti kelke da ruĝaj homoj, kaj hejmporti ilin por sklavoj, por ke ili faru la tedlaboron.

Ĝoje Karlo deziregus forestigu tiajn virojn, pri kiuj li neniam povis konfidi, sed bonafide diris al ili, kiel malsaĝa li konsideras la projekton. Tamen, ili estis decidaj, kaj li donis al ili el la provizo ĉion, kion ili bezonos, kaj boategon por la veturo; kaj ilin adiaŭante, neniu pensis, ke ili revenos al la insulo. Sed jen! post tri semajnoj ili ja revenis. Ili diris, ke ili trovis teron post du tagoj, kaj la ruĝaj homoj donis al ili radikojn kaj fiŝojn por manĝi. Ili kunportis ok gesklavojn, tri virojn kaj kvin knabinojn, doninte antaŭe al la bonmastro hakilon, fosilon, ŝraŭbon, kaj malnovan ŝlosilon.

Koncerne tiuj-ĉi junaj sklavinoj Karlo kaj la ceteraj viroj ne deziris edziĝi kun ili, tial la kvin viroj el la ŝipanaro de Paŭlo lotis, kaj ĉiu ricevis unu kiel edzinon, sed la sklavoj faris la laboradon, kvankam ne estis multe da laboro por ili. Tamen, unu el ili forkuris al la arbetaĵo, kaj ni ne povis lin trovi; kaj ĉar kelkaj el la sovaĝaj gentoj alvenis sur la insulo por festeni kaj dancadi, Karlo iom timis, ke li reiris kun ili, kaj reveninte hejmon sendanĝere, li certe diros sian genton pri la loĝejoj de la blankuloj.

Unu nokton Karlo sentis tre malkvieta enanime, kaj tute ne povis dormi. Li kuŝiĝis sed ne trankviliĝante li leviĝis kaj rigardis eksteren. Li ne povis vidi ion, ĉar la nokto estis tro malluma, kaj li rekuŝiĝis. Sed ne estas ripozo. Ne sciante la kaŭzon de tia senripozo, li vokis unu el siaj kunuloj, parolante al li pri liaj timoj “Kion vi diras!” respondis li “eble sovaĝa gento surteriĝis, kaj ilia boatbruado vin maldormigis.”

Tiam ili rapidis al la supro monteta, kien mi ofte iris; de tie ili vidis tra vidilo boataron da pli ol dudeko da boatoj, plenaj je viroj havante pafarkojn, sagojn, bastonegojn, glavojn lignajn, kaj similajn batalilojn; kaj certiĝis, ke la alvenantoj estas bando da sovaĝuloj; venante por rabegi la blankulojn.