Kostenlos

La Batalo de l' Vivo

Text
iOSAndroidWindows Phone
Wohin soll der Link zur App geschickt werden?
Schließen Sie dieses Fenster erst, wenn Sie den Code auf Ihrem Mobilgerät eingegeben haben
Erneut versuchenLink gesendet

Auf Wunsch des Urheberrechtsinhabers steht dieses Buch nicht als Datei zum Download zur Verfügung.

Sie können es jedoch in unseren mobilen Anwendungen (auch ohne Verbindung zum Internet) und online auf der LitRes-Website lesen.

Als gelesen kennzeichnen
Schriftart:Kleiner AaGrößer Aa

PARTO TRIA

De tiu nokto de la reveno la mondo fariĝis ses jarojn pli maljuna. Estis varma aŭtuna posttagmezo, kaj forta pluvo estis falinta. La suno subite sin montris el la nuboj, kaj briliginte la malnovan kampon de la batalo sur unu verda loketo, sendis al ĝi luman saluton, kiu sin baldaŭ disvastigis super la tutan landon, kvazaŭ oni ekbruligis fajron de ĝojo, kiu estas respondata de mil altaĵoj.

Kiel bele kaj ĉarme la tero ekflamis en la lumo! La arbaro, antaŭe malluma, nigra maso, montris sian multkoloran veston de flavaĵo, verdaĵo, brunaĵo kaj ruĝaĵo kaj la diversajn figurojn de siaj arboj, sur kies folioj pluvaj gutoj tremis kaj fajrerante defaladis. La suna kampo elrigardis, kvazaŭ ĝi antaŭ minuto estis ankoraŭ blinda kaj nun ricevis okulojn, per kiuj ĝi rigardis supren al la brilanta ĉielo. Kampoj de greno, bariloj, dometoj, la dense kolektitaj tegmentoj, la preĝejo, la rivereto, la muelejo, ĉio ridetante elrigardis el la nebula griza mallumo. Birdoj agrable kantis, floroj levis siajn mallevitajn kapojn, freŝaj odoroj eliris el la freŝigita tero; la bluaj strioj supre fariĝis pli grandaj kaj pli larĝaj; la malrektaj radioj de la suno jam trafis per mortiga sago la malrektan muron da nuboj, kiuj malrapidis ankoraŭ kun sia forflugo, kaj ĉielarko, enhavanta en si ĉiujn kolorojn, kiuj ornamis la teron kaj la ĉielon, triumfe eletendis sin sur la tuta horizonto.

En tia vespera horo malgranda drinkejo apud la vojo, bele kaŝita post granda ulmo kun ĉarma ripoza benko ĉirkaŭ la dika trunko, montris sian afablan vizaĝon al la vojaĝanto kaj logis lin per diversaj mutaj, sed signifoplenaj certigoj de amika akcepto. La ruĝeta elpendaĵo elrigardis kun siaj oraj, en la suno brilantaj literoj el la malluma foliaro de la arbo, kiel amika vizaĝo, kaj promesis bonan regalon. La trinkujo, plena je pura akvo, kaj malsupre sur la tero apartaj trunketoj de bonodora fojno igis ĉiun ĉevalon, kiu preteriris, akrigi la orelojn. La ruĝaj kurtenoj en la ĉambroj de la partero kaj la neĝe blankaj flankkurtenoj en la malgranda dormoĉambro supre kun ĉiu bloveto de la vento logis: envenu! Sur la brile verdaj kovriloj de la fenestroj oni povis legi en oraj literoj pri biero kaj elo * kaj bonaj vinoj kaj bonaj litoj, kaj apude estis tuŝanta pentraĵo de bruna ŝaŭma biera kruĉo. Sur la kornicoj de la fenestroj staris floroj en helruĝaj potoj, kiuj tre gaje falis en la okulojn sur la blanka fronto de la domo; kaj en la malluma pordega trairo oni vidis ankoraŭ apartajn striojn da lumo, kiuj ludis ĉirkaŭ la brilantaj boteloj kaj kruĉoj.

En la pordo nun aperis modelo de mastro; ĉar, estante kvankam malgranda, li tamen estis ronda kaj larĝa kaj staris la manoj en la poŝoj kaj la piedoj sufiĉe disstarigitaj, por esprimi fidon je sia kelo kaj senzorgan konfidon je la rimedoj de la drinkejo – tro trankvilan kaj senpretendan, por fariĝi fanfaronado. La riĉa malsekaĵo, kiu post la forta pluvo degutadis de ĉiu objekto, konvenis al li tre bone. Nenio ĉirkaŭ li havis soifon. Kelkaj georginoj kun pezaj kapoj, kiuj elrigardis super la palisaro de la bone tenata ĝardeneto, trinkis tiom, kiom ili nur povis elteni – eble eĉ iom pli multe – kaj estis plenaj je dolĉa trinkaĵo; sed la lako, la floroj en la fenestro kaj la folioj de la maljuna arbo estis en la trankvile gaja humoro de homoj, kiuj nur tiom trinkis, kiom estas bone por ili kaj sufiĉe, por disvolvi iliajn plej bonajn ecojn. Disŝutante sur la teron klarajn gutojn, ili kvazaŭ disdonadis senkulpan agrablaĵon, kiu faris bonon ĉie, kie ĝi falis, trafis forgesitajn anguletojn, kien la pli serioza pluvo nur malofte venadis, kaj al neniu faris doloron.

Tiu ĉi vilaĝa drinkejo ĉe sia fondiĝo akceptis neordinaran signon. Ŝi havis la nomon "Al la krirbilo de muskato". Kaj sub tiuj ĉi vortoj sur tiu sama ruĝa elpendaĵo en la malluma foliaro kaj kun tiaj samaj oraj literoj staris: Benjamin Britain.

Rigardinte ankoraŭ unu fojon kaj pli pene observinte la vizaĝon, oni povus veni al la konvinko, ke en la pordo staris neniu alia, ol Benjamin Britain mem – sufiĉe ŝanĝita, sed ŝanĝita al bono; tute konvena kaj bonvida mastro.

"Sinjorino Britain," diris sinjoro Britain kaj rigardis sur la vojon, "forrestas iom longe. Jam estas la tempo de teo."

Ĉar oni povis ankoraŭ vidi nenian sinjorinon Britain, li malrapide ekvagis ĝis la mezo de la vojo kaj kun granda kontenteco rigardis la domon. "Tute elrigardas, kiel la domo, en kiun mi volonte enveturus, se ĝi ne estus mia."

Poste li iris al la palisaro de la ĝardeno kaj rigardis la georginojn. Ili rigardis sur lin, senhelpe kaj dorme pendigante la kapojn, kiuj ĉiam faradis balancojn, kiam la pezaj gutoj da pluvo defaladis de ili sur la teron.

"Oni devas zorgi pri Vi," diris Benjamin. "Mi ne devas forgesi tion ĉi diri al ŝi. Ŝi longe forestas."

La "pli bona duono" de sinjoro Britain en tia alta grado estis lia pli bona duono, ke li disigite de ŝi estis tute senhelpa kaj perdita.

"Mi pensas, ke ŝi ne havas multe por forplenumi," diris Ben. "Oni devis en la urbo fari kelkajn negocojn, sed ne multe. Ho, jen ni ŝin fine havas!"

Malgranda kaleŝo, veturigata de unu knabo, venis kun bruo de la vojo; kaj interne, havante post si grandan bone malsekigitan ombrelon, disetenditan por sekiĝi, sidis la korpulenta figuro de virino de matura aĝo, kruciginte la nudajn brakojn super korbo, kiun ŝi portis sur la genuoj, kaj havante diversajn aliajn korbojn kaj pakaĵojn ĉirkaŭ si. La afabla bonkora vizaĝo kaj certa memkontenta senhelpo, kun kiu ŝi de la puŝoj de la kaleŝo balanciĝadis tien kaj reen sur sia sido, jam de malproksime rememorigadis malnovajn tempojn. Kiam ŝi venis pli proksime, tio ĉi ankoraŭ pli estis rimarkebla; kaj kiam la veturilo haltis apud la drinkejo kaj paro da ŝuoj, elirante el la kaleŝo, rapide flugis tra la malfermitaj brakoj de sinjoro Britain kaj kun peza ekpremo tuŝis la teron, oni povis tuj rekoni, ke tiuj ĉi ŝuoj povis aparteni al neniu alia ol Clemency Newcome.

Kaj tiel efektive estis. Jen ŝi staras antaŭ ni, sana korpulenta animo, kun tiom da sapo sur la brilanta vizaĝo, kiel antaŭe, sed kun nedifektitaj kubutoj, kiuj nun preskaŭ montris kavetojn.

"Vi longe forrestas, Clemency!" diris sinjoro Britain.

"Jes, vidu, Ben, mi havis multe por fari!" ŝi respondis, vive observante la enportadon de ŝiaj korboj kaj pakaĵoj; "ok, naŭ, dek, – kie estas dekunu? Ho! mia korbo dekunu! Estas ĝuste. Konduku la ĉevalon en la ĉevalejon, Harry, kaj se ĝi denove tusos, donu al ĝi hodiaŭ vespere varman miksitan manĝon. Ok, naŭ, dek, – nu kie estas dekunu? Ho, mi forgesis, estas bone. Kiel fartas la infanoj, Ben?"

"Sanaj kaj viglaj, Clemency."

"Dio gardu iliajn ĉarmajn vizaĝojn!" diris sinjorino Britain, demetante la ĉapelon (ĉar ŝi kaj ŝia edzo estis nun en la drinkejo) kaj glatigante al si la harojn per la manplato. "Donu al mi kison, maljuna!" Sinjoro Britain ne lasis ŝin atendi. "Mi pensas," diris sinjorino Britain kaj eltiris tutan pakaĵon da maldikaj libroj kaj ĉifitaj paperoj el la poŝo, "mi ĉion plenumis. La kalkuloj ĉiuj pagitaj – la rapo vendita – kalkulo kun la bierfabrikanto farita – pipoj menditaj – deksep funtoj kvar ŝilingoj en la bankon pagitaj – kaj la recepto de doktoro Heathfield por la infano – vi jam divenos, kiel estas. – Doktoro Heathfield denove nenion volas preni, Tim."

"Mi tuj tiel pensis," rimarkis Britain.

"Jes. Li diris, Tim, kiel ajn granda via familio eĉ estos, li neniam prenos de vi eĉ duonon da penco; eĉ se vi ricevos dudek infanojn."

La vizaĝo de sinjoro Britain ricevis esprimon tre seriozan kaj senmove rigardis sur la muron.

"Ĉu tio ĉi ne estas tre afable?" diris Clemency.

"Certe," respondis sinjoro Britain. "Sed tio ĉi estas afableco, el kiu mi por nenio en la mondo volus fari uzon."

"Ne," diris Clemency. "Kompreneble ne. Poste la ĉevaleto – ĝi alportis ok funtojn kaj du ŝilingojn; kaj tio ĉi estas ne malbone, ne vere?"

"Tio ĉi estas tre bone," diris Ben.

"Mi ĝojas, ke vi estas kontenta," ekkriis lia edzino. "Mi tuj tiel pensis; kaj tio ĉi, mi pensas, estas ĉio, kaj nun nenion pli pri negocoj, Britain. Ha, ha, ha! Jen! Prenu la paperojn kaj trarigardu ilin. Ho, atendu momenton; jen estas ankoraŭ presita folieto. Ĵus el la presejo. Kiel bone ĝin odoras!"

"Kio tio ĉi estas?" diris Tim kaj rigardis la folion.

"Mi ne scias," respondis lia edzino. "Mi ne legis eĉ unu vorton."

"Vendo per memvola aŭkcio," legis la mastro, "kun rezervo de antaŭa privata konsentiĝo."

"Tion ĉi ili ĉiam aldonas," diris Clemency.

"Jes, sed ne ĉiam tion ĉi," li respondis. "Rigardu: sinjora domo kaj konstruoj mastraĵaj, parko kaj ĝardeno de sinjoroj Snitchey kaj Craggs kaj la senŝulda bieno de la nobelo Mich. Warden, pro forveturo en la eksterlandon!"

"Pro forveturo en la eksterlandon!" ripetis Clemency.

"Jen tio ĉi staras," diris sinjoro Britain. "Rigardu tien ĉi."

"Kaj ĵus hodiaŭ mi tie aŭdis, ke ŝi baldaŭ alsendos pli bonajn kaj pli klarajn novaĵojn!" diris Clemency, malgaje balancante la kapon kaj denove kaptante siajn kubutojn, kvazaŭ la rememoro de malnovaj tempoj ankaŭ revekus malnovajn kutimojn. "Hm, hm, hm! Tio ĉi tie denove pezigos la korojn, Ben."

Sinjoro Britain ĝemis kaj balancis la kapon kaj diris, ke li ne povas tute kompreni la aferon kaj longe ĉesis pensi pri ĝi. Kun tiu ĉi rimarko li kontentigis sin kaj algluis la folion post la fenestro de la botelaro, kaj Clemency, starinte kelkajn minutojn en pensoj, vekiĝis kaj rapidis for, por rigardi la infanojn.

Kvankam la mastro de la kribilo de muskato havis grandan estimon por sia edzino, tamen tiu ĉi estimo havis tute la malnovan patronan karakteron; kaj ŝi forte lin amuzadis. Nenio pli mirigus lin, ol se iu tria montrus al li, kiel ŝi sola kondukas la tutan mastraĵon kaj per prudenta ŝparemeco, vigla humoro, honesteco kaj diligenteco faras lin homo bonhava. Tiel facile estas en ĉiaj cirkonstancoj (kaj tro ofte ĝi okazas) taksi la trankvilajn naturojn, kiuj neniam metas en lumon siajn meritojn, laŭ ilia propra modesta juĝo, kaj ofende sin amuzi pro eksteraj strangaĵoj kaj apartaĵoj je homoj, kies interna indo, se ni pli profunde volus rigardi, devus nin igi ruĝiĝi antaŭ ili!

 

Sinjoro Britain kun plezuro pensadis pri la grandanimeco, kun kiu li edziĝis je Clemency. Ŝi estis por li eterna atesto de lia bona koro, kaj li sentis, ke ŝia bonegeco estas nur jesigo de la malnova sentenco, ke la virto sin mem rekompencas.

Li algluis la folion, kaj la kvitancojn pri la negocoj de la hodiaŭa tago li enŝlosis en la ŝrankon de la drinkejo – ĉiam ridante por si pri ŝia lerteco en negocoj – kiam ŝi revenis kun la sciigo, ke la ambaŭ sinjoretoj Britain sub la observado de Betsy ludas en la kaleŝejo kaj la malgranda Clemency dormas "kiel anĝelo." Nun li ankaŭ sidiĝis al la teo, kiu en atendo de ŝia veno staris sur malgranda tablo. Ĝi estis bela malgranda bufedo kun la ordinara ornamo de boteloj kaj glasoj kaj kun solida horloĝo, kiu iris bone laŭ la minuto, (estis duono de la sesa horo); ĉiu objekto staris sur sia deca loko kaj estis plej perfekte brile purigita kaj polurigita.

"La unuan fojon mi hodiaŭ povas trankvile sidi," diris sinjorino Britain kaj profunde ekspiris, kvazaŭ ŝi nun sidos jam la tutan vesperon; sed ŝi tamen baldaŭ ree sin levis, por enverŝi teon al sia edzo kaj tranĉi panon kun butero. "Kiel tiu ĉi folio rememorigas min pri tempoj malnovaj!"

"Jes, jes!" diris sinjoro Britain, prenante sian pladeton kiel ostron kaj sorbante ĝin en tia sama maniero.

"Tiu ĉi sama sinjoro Michael Warden," diris Clemency meditante, "faris min perdi mian malnovan oficon."

"Kaj alportis al vi edzon," diris sinjoro Britain.

"Nu jes," respondis Clemency, "kaj por tio ĉi mi volas lin ankaŭ danki."

"La homo estas sklavo de la kutimo," diris sinjoro Britain kaj rigardis ŝin trans tiu pladeto. "Mi kutimis je vi kaj vidis, ke mi sen vi ne bone min sentos. Ha, ha! Kiu tion ĉi pensus!"

"Jes, efektive!" ekkriis Clemency. "Tio ĉi estis tre bone de via flanko, Ben."

"Ne, ne, ne," respondis Ben kun memkonscia modesteco. "Ne estas inde paroli pri tiu ĉi bagatelo."

"Ho jes, Ben," diris lia edzino kun koreco; "mi forte tion ĉi ŝatas kaj estas al vi tre danka. Ha!" – ŝi denove rigardis la folion – "kiam oni sciiĝis, ke ŝi forkuris kaj estas ekster danĝero, la aminda knabino, tiam mi ne povis min deteni – pro ŝi kaj pro la fratino kaj la patro – diri kion mi sciis, ne vere?"

"Jes, vi ĝin rakontis," rimarkis ŝia edzo.

"Kaj doktoro Jeddler," daŭrigis Clemency, metante sian tason sur la tablon kaj medite rigardante la folion, "en sia kolero kaj ĉagreno forpelis min el la domo! Kiel mi ĝojas, ke mi tiam diris nenian malbonan vorton kaj forportis kun mi nenian malbonan penson kontraŭ li; ĉar li poste ĝin sincere pentis. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj ripetadis al mi, ke li ĝin bedaŭras! – La lastan fojon ankoraŭ hieraŭ, kiam vi ne estis en la domo. Kiel ofte li tie ĉi sidadis kaj tutajn horojn paroladis pri tio kaj alia, kvazaŭ ĝi lin interesus! – sed propre nur pro la malnova tempo kaj ĉar li sciis, ke ŝi min amis, Ben!"

"Mia Dio, kiel vi venis al tiu konvinko, Clemency?" demandis ŝia edzo, tute mirigite, ke ŝi klare komprenis veraĵon, kiu en lia filozofanta spirito nur naskiĝadis ankoraŭ.

"Mi tion ĉi ne scias," diris Clemency kaj blovis sian teon, por ĝin iom malvarmigi. "Dio! mi ne povus tion ĉi diri, se oni eĉ metus por tio ĉi rekompencon de cent funtoj."

Li kredeble ankoraŭ plu daŭrigus siajn metafizikajn konsideradojn, se ŝi ne rimarkus post li apud la pordo substancian fakton en formo de unu sinjoro en funebro kaj en vestaĵo de rajdo. Ŝajnis, ke li aŭskultas ilian paroladon kaj tute ne volas ilin interrompi.

Clemency rapide leviĝis. Ankaŭ sinjoro Britain faris tion saman kaj salutis la gaston. "Ĉu Vi volas esti bona supreniri, sinjoro? Estas tre bela ĉambro supre, sinjoro."

"Mi dankas," diris la fremdulo kaj atente observis sinjorinon Britain. "Ĉu estas permesite eniri tien ĉi?"

"Ho, se plaĉas al Vi," respondis Clemency kaj malfermis la bufedan ĉambron. "Kion Vi ordonas, sinjoro?"

Li ekvidis la folion kaj legis ĝin nun.

"Tre bela peco da tero, sinjoro," rimarkis sinjoro Britain.

Li ne respondis, sed turnis sin, kiam li finis la legadon, kaj rigardadis Clemency'n kun tiu sama esplora sciemeco kiel, antaŭe. "Vi demandis," li diris, ne deturnante de ŝi la okulojn —

"Kion Vi deziras, sinjoro," respondis Clemency kaj ankaŭ kaŝite lin rigardadis.

"Se Vi volas doni al mi gluton da elo," li diris, alirante al unu tablo apud la fenestro, "kaj volos ĝin alporti tien ĉi, ne malhelpante al Vi al Via teo, mi estos al Vi tre danka."

Ne farante pli ceremoniojn, li sidiĝis kaj rigardis sur la kampon. Li estis homo en la floro de la jaroj, bone kaj forte konstruita. Lian vizaĝon, brunigitan de la suno, ombris mallumaj haroj kaj li portis lipharojn. Kiam oni alportis al li lian bieron, li enverŝis al si unu glason kaj afable trinkis pro la sano de la domo; kiam li ree metis la glason sur la tablon, li aldonis:

"Nova domo, ne vere?"

"Ne tre nova, sinjoro," respondis sinjoro Britain.

"Havas la aĝon de kvin ĝis ses jaroj," diris Clemency, tre klare akcentante la vortojn.

"Mi pensis antaŭe, kiam mi eniris, ke mi aŭdas la nomon de doktoro Jeddler," demandis la fremdulo. "Tiu ĉi folio rememorigas min pri li; ĉar mi okaze scias ion de la historio per la famo kaj per certaj ligitaĵoj. – Ĉu la maljunulo ankoraŭ vivas?

"Ho jes, sinjoro," diris Clemency.

"Ĉu li forte ŝanĝiĝis?"

"De kiam, sinjoro?" respondis Clemency kun aparta akcento.

"De la tago, kiam lia filino lin forlasis."

"Jes! De tiu tago li ŝanĝiĝis," diris Clemency. "Li fariĝis maljuna kaj griza kaj tute jam ne estas tiu sama homo; sed mi pensas, ke li nun estas konsolita. Li de tiam paciĝis kun sia fratino kaj ofte ŝin vizitas. Tio ĉi tuj bone faris al li. En la komenco li estis tre suferanta, kaj la koro sangis, kiam oni lin vidis vagantan kaj insultantan la mondon; sed post unu aŭ du jaroj li fariĝis tute alia kaj pli bona, kaj tiam li komencis volonte paroladi pri sia perdita filino kaj laŭdadi ŝin kaj ankaŭ la mondon! Kaj li neniam laciĝadis, kun larmoj parolante, kiel bela kaj bona ŝi estis. Li pardonis al ŝi. Tio ĉi estis ĉirkaŭ la tempo de la edziniĝo de fraŭlino Grace. Vi memoras ankoraŭ, Britain?"

Sinjoro Britain memoris la aferon ankoraŭ tre bone.

"La fratino sekve estas edzinigita," rimarkis la fremdulo. Li momenton silentis kaj poste demandis: "Je kiu?"

Clemency el surprizo pro tiu ĉi demando preskaŭ renversis la pleton de teo.

"Ĉu Vi neniam aŭdis pri tio ĉi?" ŝi diris.

"Neniam, sed mi volus ĝin scii," li respondis kaj enverŝis al si novan glason, kiun li metis al la lipoj.

"Ho, tio ĉi estus longa historio, se oni volus ĝin orde rakonti," diris Clemency kaj metis sian mentonon en sian maldekstran manon, dum ŝi la maldekstran kubuton apogis sur la duan manon kaj balancante la kapon rerigardis en la pasintajn jarojn, kiel oni rigardas sur fajron. "Ĝi estus longa historio."

"Sed mallonge rakontite?" diris la fremdulo.

"Mallonge rakontite," ripetis Clemency en tiu sama medita tono kaj ŝajne tute ne zorgante pri li kaj ne sciante, ke ŝi havas aŭskultantojn, "kion oni povus tie ĉi diri? Ke ili kune malĝojis, rememoradis ŝin kiel mortintan; ke ili tenis ŝin en ama rememoro, faradis al ŝi neniajn riproĉojn kaj trovadis senkulpigojn por ŝi? Tion ĉi ĉiu scias. Mi almenaŭ tion ĉi scias, neniu scias tion ĉi pli bone!" aldonis Clemency, viŝante al si la okulojn per la mano.

"Kaj tiel," helpis la fremdulo —

"Kaj tiel," diris Clemency, meĥanike ripetante liajn vortojn kaj ne ŝanĝante sian pozicion kaj manieron de parolado, "Tiel ili fine fariĝis edzo kaj edzino. Ili estis edzigitaj en la tago de ŝia naskiĝo – la tago morgaŭ revenos – tre mallaŭte, sed kontente kaj feliĉe. Sinjoro Alfred diris unu vesperon, kiam ili promenadis en la frukta ĝardeno: 'Grace, ĉu fari nian edziĝon en la tago de naskiĝo de Marion?' Kaj tiel fariĝis."

"Kaj ili vivas feliĉe unu kun la alia?" demandis la fremdulo.

"Jes", diris Clemency. "Neniam geedzoj vivis pli feliĉe. Ili havas nenian malĝojon ekster tiu."

Ŝi levis la kapon, kvazaŭ ŝi subite ekkonscius sub, kiaj cirkonstancoj ŝi revokas tiujn ĉi okazojn en sian memoron, kaj ĵetis rapidan rigardon sur la fremdulon. Rimarkinte, ke lia vizaĝo estas turnita al la fenestro, kiel se li estus profundigita en la observadon de la kampo, ŝi faris al sia edzo rapidajn signojn, montris la algluitan folion kaj movis la buŝon, kvazaŭ ŝi kun granda intereso ripetadus al li ian vorton aŭ frazon. Ĉar ŝi eldonis nenian sonon kaj ŝiaj mutaj gestoj estis kiel ordinare tre strangaj, tial tiu ĉi nekomprenebla sintenado alkondukis sinjoron Britain al ekstrema malespero. Li elmetadis siajn okulojn jen sur la tablon, jen la fremdulon, la arĝentajn kulerojn, sian edzinon – sekvadis ŝiajn gestojn kun plej granda senhelpeco – demandadis ŝin en tiu sama lingvo, ĉu lia propraĵo aŭ li mem estas en danĝero – respondadis ŝiajn signojn per aliaj signoj, kiuj esprimadis lian absolutan nekomprenadon kaj timon – observadis la movadon de ŝiaj lipoj – divenadis per duonvoĉo "lakto kaj akvo", "ŝanĝo de la monato", "muso kaj nukso" kaj tamen nenion povis atingi.

Clemency fine ĉesigis sian senesperan penadon, iom post iom alŝovis sian seĝon pli proksime al la fremdulo kaj observadis lin akre per ŝajne mallevitaj okuloj, atendante novan demandon. Ŝi ne longe devis atendi, ĉar li baldaŭ komencis denove.

"Kaj kia estas la plua sorto de la filino, kiu lin forlasis? mi pensas, ke vi scias ĝin?"

Clemency balancis la kapon. "Mi aŭdis," ŝi diris, "ke doktoro Jeddler, kiel ŝajnas, pli scias ol kiom li montras. Sinjorino Grace ricevis de ŝi leterojn, en kiuj ŝi skribas, ke ŝi bone fartas kaj ke la edziniĝo de tiu kun sinjoro Alfred faris ŝin feliĉa; kaj ŝi ankaŭ de si reskribis leterojn. Sed super ŝia vivo kaj sorto sin portas la sekreto, kiu ĝis nun ne estas klarigita kaj kiun – ".

Ŝia voĉo fariĝis ŝanceliĝa kaj ŝi haltis.

"Kaj kiun – " ripetis la fremdulo.

"Kiun nur unu sola persono povus ankoraŭ klarigi," diris Clemency, malfacile spirante.

"Kaj kiu estas tiu persono?" demandis la fremdulo.

"Sinjoro Michael Warden!" respondis Clemency preskaŭ per krio kaj per tio sama montris al sia edzo, kion ŝi antaŭe volis lin rimarkigi, kaj al Michael Warden, ke li estas rekonita.

"Vi min konas ankoraŭ, sinjoro," diris Clemency, tremante de ekscititeco. "Mi ĝin vidis! Vi min konas ankoraŭ de tiu nokto en la ĝardeno. Mi estis apud si!"

"Jes, mi ĝin scias," li diris.

"Jes, sinjoro," respondis Clemency. "Jes, certe. Tio ĉi estas mia edzo, sinjoro. Ben, kara Ben, kuru al sinjorino Grace – kuru al sinjoro Alfred – kuru al kiu vi volas, Ben! Alkonduku iun, tuj!"

"Restu!" diris Michael Warden kaj trankvile stariĝis inter la pordo kaj Britain. "Kion Vi volas fari?"

"Sciigu ilin, ke Vi tie ĉi estas, sinjoro," petis Clemency kaj kunebatis la manojn, tute ekster si de ekscititeco. "Sciigu ilin, ke de Viaj lipoj ili povas pli multe aŭdi pri ŝi; ke ŝi ne tute estas perdita por ili, sed ke ŝi denove revenos, por sian patron kaj sian fratinon – kaj ankaŭ sian malnovan servantinon, mi – " ŝi batis sin per ambaŭ manoj sur la bruston – "ĝojigi per la vido de ŝia aminda vizaĝo. Kuru, Ben, kuru!" Kaj ĉiam ankoraŭ ŝi puŝis lin al la pordo, kaj ĉiam ankoraŭ sinjoro Warden staris antaŭ la pordo kaj ne lasis lin iri, ne kun kolera, sed kun malĝoja mieno.

"Aŭ eble," diris Clemency kaj ekscitite sin alkroĉis al la mantelo de sinjoro Warden, "eble ŝi nun estas tie ĉi; eble ŝi estas tre proksime. Jes, mi vidas laŭ Via vizaĝo, ke ŝi certe estas tie ĉi. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al ŝi. Mi vartadis ŝin, kiam ŝi estis ankoraŭ tre malgranda infano. Antaŭ miaj okuloj ŝi elkreskis, kiel la fiero de tiu ĉi loko. Mi konis ŝin, kiam ŝi estis la fianĉino de sinjoro Alfred. Mi provis ŝin deteni, kiam Vi ŝin forlogis. Mi scias, kia estis ŝia patra domo, kiam ŝi estis ankoraŭ ĝia animo, kaj kiel alia ĝi fariĝis de la tempo, kiam ŝi forkuris. Mi petas Vin, sinjoro, lasu min al ŝi!"

Li rigardis ŝin kompatante kaj mirante, sed faris nenian konsentan geston.

"Mi ne pensas, ke ŝi povus scii," daŭrigis Clemency, "kiel sincere ili pardonis al ŝi; kiel forte ili ŝin amas; kia ĝojo estus por ili vidi ŝin ankoraŭ unu fojon. Ŝi eble timas reveni hejmen. Mi eble povas ŝin kuraĝigi, kiam ŝi min vidos. Nur diru al mi, sinjoro Warden, ĉu Vi ŝin alkondukis?"

 

"Ne," li diris, balancante la kapon.

Tiu ĉi respondo, lia konduto, liaj funebraj vestoj, lia mallaŭta retiro, la sciigita intenco forveturi en la eksterlandon ĉion klarigis. Marion pli ne vivis.

Li ne kontraŭparolis al ŝi, jes, ŝi ne vivas! Clemency sidiĝis, metis la vizaĝon sur la tablon kaj maldolĉe ploris.

En tiu ĉi minuto unu maljuna, griza sinjoro enkuris tute senspire, kaj laŭ lia sufokiĝanta voĉo oni apenaŭ povus rekoni en li sinjoron Snitchey.

"Mia Dio, sinjoro Warden!" diris la advokato kaj tiris lin flanken, "kia vento" – li estis tiel laca, ke li devis halti kaj nur post kelkaj minutoj povis fini – "alportis Vin tien ĉi?"

"Malbona, mi timas," li respondis. "Se Vi povus aŭdi, kio tie ĉi antaŭ momento sin agis – kiel mi devas fari neeblan – kiel mi alportas kun mi konfuzon kaj malĝojon!"

"Mi povas ĉion prezenti al mi. Sed kial Vi iris ĝuste tien ĉi?" diris Snitchey.

"Kial mi ne devis? Kiel mi povis scii, kiu tie ĉi estas mastro? Sendinte mian servanton al Vi, mi tien ĉi eniris, ĉar la domo estis por mi nova; kaj mi havas naturan intereson por ĉio nova kaj malnova en tiu ĉi malnova ĉirkaŭaĵo kaj ekster tio mi volis antaŭ la urbo antaŭe renkontiĝi kun Vi. Mi volis scii, kion la homoj parolas pri mi. Mi vidas ĝin laŭ Via konduto, ke Vi povas tion ĉi diri al mi. Se ne estus Via malbenita singardeco, mi jam longe povus ĉion scii."

"Nia singardeco!" diris la advokato. "Parolante al Vi en la nomo de mi mem kaj de Craggs – benita memoro – " li rigardis la krepon sur sia ĉapelo kaj balancis la kapon – "sinjoro Warden, kiel Vi povas prudente nin kulpigi? Ni konsentis inter ni neniam tuŝi pli tiun ĉi objekton, ĉar ĝi ne estis afero, en kiun povus sin miksi tiaj seriozaj kaj solidaj homoj, kiel ni (mi ripetas Vian tiaman esprimon). Nia singardeco! dum sinjoro Craggs deiris en sian estimatan tombon en la plena kredo – "

"Mi donis solenan promeson, ke mi silentos, ĝis mi revenos, kiam ajn tio ĉi fariĝos," interrompis lin sinjoro Warden, "kaj mi tenis mian promeson."

"Bone, sinjoro, kaj mi ripetas, ni ankaŭ devis silenti. Al tio ĉi nin devigis nia ŝuldo kontraŭ ni mem kaj ankaŭ kontraŭ diversaj klientoj, inter kiuj ankaŭ Vi estis. Ne konvenis al ni demandadi Vin pri tia delikata afero; mi havis mian suspekton, sinjoro; sed nur de ses monatoj mi scias la veron."

"Per kiu?" demandis la kliento.

"Per doktoro Jeddler mem, sinjoro, kiu el sia propra iniciativo donis al mi sian konfidon. Li, kaj nur li, sciis la tutan veron de kelkaj jaroj."

"Kaj Vi ĝin ankaŭ scias?" diris la kliento.

"Jes, sinjoro!" respondis Snitchey, "kaj mi ankaŭ havas kaŭzon kredi, ke ŝia fratino sciiĝos pri la vero morgaŭ vespere. Dume Vi espereble faros al mi la honoron esti gasto de mia domo, ĉar en Via oni Vin ne atendis. Tamen por eviti eblajn maloportunaĵojn en la okazo, se oni Vin rekonus – kvankam Vi tre ŝanĝiĝis – mi pensas, mi mem sur la strato preterirus, ne rekonante Vin – estas pli bone ke ni tie ĉi manĝu kaj iru en la urbon vespere. Oni manĝas tie ĉi tre bone, sinjoro Warden; cetere la domo apartenas al Vi. Mi kaj Craggs (benita memoro) ofte manĝadis tie ĉi kotleton kaj trovadis ĝin ĉiam bona. Sinjoro Craggs, sinjoro", diris Snitchey, por momento firme fermante la okulojn kaj poste denove ilin malfermante, "tro frue estis elstrekita el la libro de la vivantoj."

"La ĉielo pardonu al mi, ke mi ne esprimas al Vi mian kondolencon," respondis Michael Warden kaj tuŝis per la mano la frunton; "sed estas al mi kvazaŭ mi sonĝus. Mi estas kvazaŭ en stato senkonscia. Sinjoro Craggs – jes – mi forte bedaŭras, ke ni perdis sinjoron Craggs." Sed li rigardis ĉe tiuj ĉi vortoj sur Clemency'n kaj ŝajnis, ke li simpatias kun Ben, kiu ŝin konsoladis.

"Sinjoro Craggs, sinjoro," rimarkis Snitchey, "trovis, kiel mi bedaŭrinde devas diri, ke la vivo ne estas tiel facile retenebla, kiel lia teorio al li diris, alie li estus ankoraŭ inter ni. Ĝi estas granda perdo por mi. Sinjoro Craggs estis mia dekstra mano, mia dekstra piedo, mia dekstra orelo, mia dekstra okulo. Sen li mi estas kiel paralizita. Li testamentis sian partoprenon en la negoco al sinjorino Craggs, al la plenumantoj de la testamento, administratoroj kaj kuratoroj. Lia nomo ankoraŭ nun staras sur la firmo. Iafoje mi provas, kiel infano, kredigi min mem, ke li ankoraŭ vivas. Mi ĉiam ankoraŭ diras: Snitchey por si kaj Craggs – mortinta, sinjoro – mortinta," diris la molkora advokato kaj eltiris nazotukon el la poŝo.

Michael Warden, kiu ĉiam ankoraŭ observadis Clemency'n, turnis sin al Snitchey, kiam tiu ĉesis paroli, kaj murmuretis al li ion en la orelon.

"Ha, la malfeliĉa virino!" diris Snitchey, balancante la kapon. "Jes, ŝi ĉiam estis tre alligita al Marion. Bela Marion! Malfeliĉa Marion! Nur kuraĝon, kara virino – Vi nun ja estas edzinigita, Clemency."

Clemency nur ĝemis kaj balancis la kapon. "Nur paciencon ĝis morgaŭ", bonkore diris la advokato.

"La morgaŭ ne revivigas la mortintojn, sinjoro," diris Clemency plorante.

"Tion ĉi certe ne, alie ĝi sinjoron Craggs, benita memoro, farus denove viva," respondis la advokato. "Sed konsolon ĝi povas alporti. Paciencon ĝis morgaŭ."

Clemency skuis la donitan al ŝi manon kaj promesis trankviliĝi; kaj Britain, kiu vidante sian malĝojigitan edzinon (estis kvazaŭ la negoco mallevis la kapon), tute perdis la kuraĝon, diris, ke tiel estas bone; kaj sinjoro Snitchey kaj Michael Warden iris supren kaj tie supre baldaŭ estis profundigitaj en tiel singarde kondukatan interparoladon, ke per la krakado de la teleroj kaj pladoj, la muĝado de la patoj, la skuiĝado de la kaseroloj, la monotona bruado de la rostponarda rado kaj per la aliaj preparadoj en la kuirejo al ilia tagmanĝo ne trapenetris eĉ unu vorteto.

La sekvanta tago estis bela kaj hela, kaj nenie la aŭtune kolorita ĉirkaŭaĵo montris sin pli bela, ol el la paca ĝardeno de la doktoro. La neĝo de multaj vintraj noktoj estis tie ĉi fluidiĝintaj, la velkintaj folioj de multaj someroj tie ĉi estis kraketintaj de la tago, kiam ŝi forkuris. La laŭbo denove estis verda, la arboj ĵetadis belajn kaj tremantajn ombrojn sur la herbon, la teraĵo estis tiel gaje trankvila, kiel ĉiam; sed kie estis ŝi?

Ne tie ĉi. Ne tie. Ŝi estus nun tie ĉi tiel stranga vidaĵo kiel en la komenco la domo sen ŝi. Sed sur ŝia kutima loko sidis sinjorino, el kies koro ŝi neniam malaperis, en kies fidela memoro ŝi ankoraŭ vivis, neŝanĝita, en la plena brilo de sia juneco kaj beleco, en kies amo – kaj tio ĉi estis nun amo de patrino, ĉar kara malgranda filino ludis apud ŝi – ŝi havis nenian konkurantinon, nenian sekvantinon, kaj sur kies delikataj lipoj ŝia nomo nun sidis.

La spirito de la malaperinta fraŭlino estis videbla el tiuj ĉi okuloj de Grace, ŝia fratino, kiam ŝi kun sia edzo sidis en la ĝardeno en sia tago de edziĝo kaj en la tago de naskiĝo de Marion kaj de li.

Li ne fariĝis glora homo, ankaŭ ne riĉa; li ne forgesis la ĉirkaŭanojn kaj la amikojn de sia juneco; li plenumis nenian el la profetaĵoj de la doktoro. Sed en siaj kaŝitaj kaj bonfaraj vizitoj en malaltaj dometoj, en siaj maldormadoj kaj en sia ĉiutaga rimarkado de la multa belaĵo kaj bonaĵo, kiu floras sur la flankaj vojetoj de la vivo kaj ne estas dispremata de la peza piedo de la malriĉeco, li kun ĉiu jaro pli lernis kaj pruvis la verecon de sia malnova kredo. Lia maniero de vivado, kiel ajn mallaŭta kaj modesta ĝi estis, montris al li, kiel ofte ankoraŭ la homoj akceptas ĉe si anĝelojn, kiel en la tempo antikva, kaj kiel ofte la nenion prezentantaj figuroj, eĉ tiaj, kiuj ŝajnas al nia okulo ordinaraj kaj malbelaj kaj estas vestitaj en ĉifonoj, apud la lito sufera de la malsanulo montriĝas al ni en nova lumo kaj fariĝas helpemaj anĝeloj kun radia krono ĉirkaŭ la kapo.

*Speco de biero.